Premio OSIEK por "Historio de la esperanta literaturo"

HeKo 608 1-B, 25 jul 16

“Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita de LF-koop, gajnis la premion OSIEK 2016.

OSIEK ĉiujare atribuas premion al vivanta esperantisto pro kultura kreaĵo precipe nefikcia en Esperanto, publikigita per ia ajn perilo (libro, kasedo, bendo, mikrofilmo, kompaktdisko…), kies amplekso egalvaloras al minimume 100-paĝa libro. Kaze de traduko, la premio rekompencas la esperantigon, sendepende de la naturo de la originalo.

La premio ekzistas ekde 1990, sed pasintjare ĝi ne estis asignita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.