Prespretaj du numeroj de "Heroldo de Esperanto"

HeKo 477 8-B, 16 apr 11

Per granda streĉo, pro la vakanta posteno de la ĉefredaktoro, iĝis prespretaj du numeroj de “Heroldo de Esperanto”: la tria de 2011 kaj la afrika numero, speciala eldono fermanta la kolekton de 2010. Ili estos senditaj baldaŭ kune, ĉar la lasta numero ankaŭ estas parte dediĉita al Afriko.

La unua paĝo de HdE 2169 okupiĝas pri la jasmena revolucio: ĉu en la islama mondo ripetiĝas la etoso de la Okdeknaŭa? Kiun rolon por Esperantio ĉi-rilate? Kaj pri ĝia eventuala influo al Popola Ĉinio, kie sen. Dieter Rooke, vicredaktoro, intervjuis plurajn esperantistojn. Fotoraporto ankaŭ pri la Civito de Paco kaj aliaj iniciatoj en Burundio.

Efektive, dum eŭropanoj okupiĝas precipe pri la krizo de UEA, multo moviĝas en Azio kaj Afriko. Al menciitaj sukcesoj en Burundio kaj al la fermento en Ĉinio aldoniĝas la progresoj de la vjetnamia junularo.

En la rubrikoj: Okcidento kaj Islamo, de Leen Deij; André Cherpillod ree pri la senpera verbigo de la adjektivoj; mikronovelo el la fantasta bestofarmo de Etel Zavadlav; lingvotestado de KCE al afrikanoj; kaj tiel plu.

La afrika numero estis redaktita plejparte de sen. Rooke, kunlabore kun sen. Perla Martinelli.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.