La Abeletoj (organiza teamo) kompletigis la programon de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo (26-31 julio 2026), sen grandaj hezitoj palimpseste. Teatro ludos la ĉefan rolon, kaj c-ano Giorgio Di Nucci plej kontribuos: kabareta omaĝo al Raymond Schwartz, klasika koncerto per fortepiano, premiero de “Dimanĉa brokantisto” kun la aŭtoro, c-ano Giorgio Silfer.
Sed teatro gravos ankaŭ pro Arno Lagrange, kiu interpretos propran adapton el Lluis Llach: “Ŝminkitaj okuloj”, preleginte pri la temo prepare al la prezento. Same grava atuto estos la kantateliero kaj la recitalo de Kajto.
Post Ĉinio pasintjare, Japanio gastos ĉi-foje, sed sen aziano… Alice Viotto atelieros kaj pri origamio kaj pri kimonoj. Denove teatro per la ateliero de Rolando Giancola.
Prelegos c-ino Viviana Piccinini pri “Libereco kaj Arto”, c-ano Alessio Giordano pri “Literatura Foiro” kaj la ĵusa novelaro de c-ino Etel Zavadlav, kun vaka seĝo ni parolos pri Nicolino Rossi kaj Raymond Schwartz. Aldone belaj ekskursoj kaj la Asembleo de la Esperanta PEN.
Per la kvina sinsekve, Svislando rekordas kiel gastiganto de la Kultura Esperanto-Festivalo, kiu naskiĝis sed ankaŭ letargiis en nordeŭropaj landoj: ĉu post la resurekto de Lesjoforso danke al la Esperanta Civito, KEF okazos denove en Svedio?
Aliĝoj kaj informoj: kulturservo.esperantio.net kaj kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)