Prezidanto Dasgupta skribis al prezidentoj

HeKo 394 3-A, 26 jun 09

La 16an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko. En Jekaterinburgo, kie la ĉefa temo estis la nuna ekonomia krizo de la mondo, renkontiĝis la ŝtatestroj Dmitrij Medvedev el Rusio, Luiz Inácio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio, kaj la barata ĉefministro Manmohan Singh.

Post la kunveno la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, skribis al la kvar gvidantoj, karakterizante la eventon kiel historian. “Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto,” li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe enkondukis proponon:

“Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.
Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas ĉesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie. Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.”


La letero de prof. Dasgupta estis sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo.

(fonto: CO de UEA)

Leginte unuafoje la supran komunikon en diskutlisto, sen mencio pri la fonto, la redakcio de HeKo dubis pri la aŭtenteco de la teksto. Nun ni havas alian dubon.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.