Pri ELTE Bujdosó dementas Szilvási

HeKo 394 1-B, 24 jun 09

Mi lekciis inter 1996-2008 en Esperanto-fako kaj spertis, ke sendepende de inter si malkonsentoj ĉiuj hungaraj esperantistoj laŭnome Szilvási László, Nanovfszky György kaj plue la kolegoj en la Katedro, deekstere dr. Máthé Árpád plenforte apogis la Fakon.
(subskribis: Bujdosó Iván)

Per la supra komuniko prof. Iván Bujdosó publike dementas la aserton de s-ro László Szilvási, ke la Esperanto-Fako en la budapeŝta ELTE-universitato ĉesis ekzisti pro la negativa influo de la konfliktoj inter Szilvási mem kaj ambasadoro d-ro György Nanovfszky, prezidinto de Hungaria Esperanto-Asocio.

La morto de la Esperanto-Fako, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998, estis dekretita de la akademiaj aŭtoritatoj jam antaŭ kelkaj jaroj, kaj tial en 2005 la Kortumo estis devigata forstreki la Esperanto-Fakon el la listo de la paktintoj.

La fako naskiĝis en la akademia jaro 1965/66, kaj ĝin gvidis dekomence d-ro István Szerdahelyi (1924[1949]-1987). Post lia morto la fako ne havis oficialan gvidanton: Ilona Koutny dum sia instruperiodo (1987-96) kaj Zsuzsa Varga-Haszonits estis memstaraj dungitoj rekte sub la katedrestro. Laŭ la aktoj, la aliĝpeto al la Pakto estis subskribita kaj de la katedrestro kaj de d-ino Varga-Haszonits.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.