HeKo 909 8-B, 17 maj 26
Prof. d-ro Christer Kiselman estas la honora prezidanto de Esplora Instituto de Esperantologio, post la bedaŭrinda forpaso de la karmemora c-ano Bertil Nilsson. Li akceptis kun ĝojo la proponon de la EIE-Komitato.
Emerita profesoro pri matematiko, prezidinto de la Akademio de Esperanto, prof. Kiselman estas interalie la filo de plej valora fakulo pri velŝipoj en Svedio, kiu grave kunlaboris al la rekupero de la fama ŝipo Vasa, sinkinta en Stokholmo je sia unua vojaĝo (1628), kaj restinta vrako dum pli ol tri jarcentoj.
— EIE-Komitato