Programo de la 5a Afrika Esperantologia Semajno

HeKo 696 2-B, 25 nov 18

La 5a Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kunlabore kun membroj de SIPU kaj IEK, disvolviĝos dum sep tagoj ekde 28 decembro 2018 ĝis 3 januaro 2019 en Buĵumburo (Burundio) laŭ la sekva provizora programo:

Unua tago: geopolitika

La Internaciaj Organizoj, planede-Eŭrope-Afrike. Lingva segmento: la origino kaj uzo de la landnomoj.

Dua tago: historia

La evoluo de Esperantio organize kaj literature 1887-2018. Lingva segmento: beletristika terminologio.

Tria tago: socia

Konkretaj ekzercoj pri interrilatado (ekz. kiel prepari petskribon aŭ projekton). Lingva segmento: konotacio kaj denotacio.

Kvara tago: kulturidentiga

Simboloj: signifo. Kantoj: ekzercado. Bibliotekonomio: esencaj titoloj kaj katalogado. Lingva segmento: …

Kvina tago: didaktika

Konstrui testojn kaj ekzameni. Uzo de manlibro: “Paŝoj al plena posedo”. Lingva segmento: …

Sesa tago: konstitucia

Normaro. Federismo-Centralismo. Solidareco. Lingva segmento: …

Sepa tago: profundiga

Chiutage okazos individua trejnado pri lingvaj detaloj. Estos spekteblaj diversaj filmoj en esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.