Projekto AmaHoro aktualus nur kun nova statuso

HeKo 764 6-C, 15 jun 21

Laŭ peto de la vickonsulo pri financoj, la morgaŭa kunsido de la Kapitulo traktos ankaŭ la projekton AmaHoro en Burundio. La opinio de la kapitulano estas, ke la Esperanta Civito akceptu donacon de tereno aŭ eĉ teritorio nur se eblus apliki al ĝi la statuson de “terra nullius”.

Tio signifus ke la akiro de tereno, aŭ forlasita vilaĝo, aŭ neloĝata insulo devus koincidi kun la ricevo de la rajtoj de internacia juro je la koncerna loko, kvazaŭ la Sankta Seĝo rilate al granda parcelo de Romo nomata Vatikano. Nur tiam indus la investo.

Escepto al tiu ĉi kondiĉo povus esti la akiro de nekultivebla tereno, nome loko ekspluatebla pro ercoj. La akiro de tiaj terenoj tamen ne estas menciita inter la nemoveblaĵoj aĉeteblaj de la “Civita banko”, tial necesus amendo en Lex Argentaria kaj en la statuto de fondumo Pro Esperanto, kiu limiĝas je domoj kaj apartamentoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.