Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, anoncas rezolucion proponitan de c-anoj Herman Deceunink kaj Giorgio Silfer (delegitoj de HdE) kaj diskutotan dum la venonta Foruma sesio, al kiu la paktinta establo prezentos enkondukan raporteton.
PROPONO DE REZOLUCIO PRI DATENPROTEKTO
La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en la Milana metropolo la 29an de decembro 2025,
konsciante ke ĉiu paktinta establo devas respekti la normojn de la ŝtato kie ĝi estas registrita, por la protekto de la persona datenaro de siaj membroj, abonantoj, klientoj;
memorante ke por la Registra instanco validas la normoj en Lex Lubomira kaj Lex adiutoria plus la koncerne aplikaj dekretoj, kiuj inkluzivas la sekretecon pri la individua civitaniĝo kaj la almenaŭ partan anonimecon de la stabanoj;
atentante ke la normoj pri datenprotekto promulgitaj de Eŭropa Unio havas utile referencan, sed ne devontigan valoron por principe mondskala subjekto kia la Esperanta Civito;
engaĝas
la ekzekutivan povon sub responso de la Konsulino ellabori komunan normaron por la paktintaj establoj kaj la konsorciaj instancoj (Registro, Civita banko, ktp), laŭ kiu, en la momento aliĝi, aboni, mendi aŭ kontrakti, estu tute klare por kio la koncernato donas permeson utiligi sian personan datenaron.
Herman Deceuninck / Giorgio Silfer
delegitoj de “Heroldo de Esperanto”
Aldonu komenton