Propono de Foruma rezolucio pri la Oka de Marto

HeKo 895 2-C, 27 nov 25

Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, anoncas rezolucion proponitan de c-ino Viviana Piccinini (delegitino de FEM) kaj diskutotan dum la venonta Foruma sesio, al kiu la paktinta establo prezentos enkondukan raporteton.

La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en la Milana metropolo la 29an de decembro 2025,
INFORMITE
pri la peto esprimita de la lasta Asembleo de Feminisma Esperanta Movado rilate la Okan de Marto;
RIMARKINTE
ke tiu dato laŭ “Lex auditoria” estas festotago nek universala nek ekvivalenta, sed nur prioritate rekupera;
KONSIDERANTE
ke la stabaninoj ofte dediĉas tiun tagon al politika agado, per partopreno en manifestacioj kaj aliaj eventoj por la virinaj rajtoj, kontraŭ perforto kaj feminicidoj, kaj simile;
ENGAĜAS
la Konsulinon kaj la vickonsulon pri socialaj aferoj promulgi dekreton kiu interpretas la Okan de Marto (ekster semajnfino)  kiel festotagon, se la koncernataj stabaninoj partoprenas aktive en tiutagaj aranĝoj favore al la rajtoj kaj kondiĉoj de la virinoj.

Nome de Feminisma Esperanta Movado:
Viviana Piccinini, forumano


 

— FEM-forumano

Komentoj

Alessio Giordano

27a Nov 2025 Ĵaŭ - 09h23

Aŭtorinoj kiel bell hooks kaj Chimamanda Ngozi Adichie antaŭenpuŝis la ideon, dum la lastaj jardekoj, ke la viroj mem aliĝu al feminismo por liberiĝi de patriarkeco, kiu damaĝas ambaŭ seksojn per siaj striktaj kaj antaŭdefinitaj sociaj roloj.

bell hooks, en sia verko The Will to Change  [La volo ŝanĝ(iĝ)i], klarigas kiel la patriarkeco vundas la virojn el emocia vidpunkto, portas ilin bridi vundeblecon kaj rilatojn, kaj en tiu senco por viroj aliĝi al feminismo estas maniero dekonstrui tiujn sociajn strukturojn kiujn oni trudis denaske, agnoskante ke la flanklaso de viroj malfortigas la batalon por la egaligo de la seksoj.

Chimamanda Ngozi Adichie, en We Should All Be Feminists [Ni ĉiuj devus esti feministoj], argumentas ke la feminismo favoras virojn kaj virinojn, edukante la virojn al nova formo de vireco, malpli toksa kaj libera de rigidaj kaĝoj kiel la timo aspekti febla kaj la devo montri sin ĉiam aplomba, kaj proponante mondon pli justan por ĉiuj, kie viroj kaj virinoj superas siajn limigajn stereotipojn.

Surbaze de tio, la propono de dekreto, esprimanta la pozicion de Feminisma Esperanta Movado, ebligas nur stabanINojn utiligi la 8an de marto por partopreni feminismajn aktivecojn, ekskludante apriore la virojn. Tiun ĉi aliron mi taksas malprogresema kompare kun la nuntempaj feminismaj teorioj, ĉar la intersekcia aliro de la feminismo asertas ke fokusiĝi pri la ekskluzivaj rajtoj de virinoj ne envolvante virojn kiel aliancanojn, eternigas la socian dividon de la seksoj anstataŭ ĝian superon. La akcepto de tia dekreto, kia ĝi estas, izoligas la feminisman aktivecon anstataŭ ampleksigi ĝin.

forumanoj de "Heroldo de Esperanto"

27a Nov 2025 Ĵaŭ - 13h55

Kiel vickonsulo sen. Giordano rajtas aktivigi la artikolon 15, paragrafon 2 de la Foruma Reglamento. Ne per komento ĉi tie, sed per mesaĝo al la Konsulino, kiu komunikos ĝin al la Forumo.

Carlo Minnnaja

27a Nov 2025 Ĵaŭ - 19h05

La komento de Alessio Giordano ŝajnas al mi ne nur plene saĝa, sed ankaŭ avangarda kompare al la rutinaj sloganoj, decidoj, rezolucioj tuŝantaj la temon koneksan kun la 8a de marto. Gratulojn!

sen. Perla Martinelli

28a Nov 2025 Ven - 13h01

Kun plezuro kaj admiro mi legis pri la klera interveno de sen. Giordano, kiun do mi invitas aniĝi al FEM, kiu ekde la fondo praktikas politikon de plena malfermiteco kaj instigo al kunlaboro de inteligentaj viroj. Kaj la saman inviton mi kompreneble faras al c-ano. Minnaja, por ke li havu la eblecon konkrete pruvi sian apogon al la moderna feminismo. 

c-ano Marek Bamberski

01a Dec 2025 Lun - 08h42

Mia demando estas jena: Ĉu Louise Perry estas “moderna feministino” aŭ “malmoderna feministino”? Ke ŝi estas feministino estas sendube. Tamen, maldekstruloj kaj marksistoj nomas ŝin “reakcia feministino”. Mi nenion aŭdis pri ŝia “moderneco”, kaj mi ne povas trovi la respondon al ĉi tiu demando en ŝia libro “The Case Against the Sexual Revolution”.(La Argumento Kontraŭ la Seksa Revolucio), kiu defias la plej multajn ideologiajn dogmojn de la virinaj “liberigaj” movadoj en la lastaj jardekoj…. Ĉu iu saĝa kapo scias respondon al mia demando? 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.