Protesta deklaro de la Kurda PEN-Centro

HeKo 428 5-B, 11 mar 10

La 4an de marto 2010 polica taĉmento laŭ ordono de la ministerio pri internaj aferoj de Belgio eniris la oficejojn de kurda organizo kaj de la radiotelevizia societo Roj TV en Bruselo.

Dekoj da intelektuloj, ĵurnalistoj, verkistoj, individuoj patriotaj de Kurdio estis arestitaj. La policaj eniroj kaŭzis enormajn damaĝojn al ambaŭ establoj, kaj nombraj personoj estis vunditaj.

Ni opinias ke la decido procedi je tia atako en eŭropa lando, aparte en Bruselo, loko mem por defendi la homajn rajtojn, la esprimliberon, sidejo de demokratiaj proceduroj, ne estas la decido de la eŭropa komunumo kaj de ĝiaj civitanoj, sed verŝajne la decido de kelkaj kunlaborantoj kun la turka registaro kaj ĝiaj ŝovinismaj politikistoj kaj aŭtoritatoj.

Kurda PEN-Centro denuncas ĉi tiujn atakojn kaj apelacias al la altestimataj EU-Parlamento, same kiel Eŭropa Justic-Kortumo, por imputi la responsajn de tiuj faroj.

(Kurda PEN-Centro)

   

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.