Provizora programo de la 8a Lingva Kolokvo

HeKo 775 9-B, 12 nov 21

Junaj filologoj kaj veteranaj esperantologoj prelegos dum la 8a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, Ĉaŭdefono 15-18 aprilo 2022 (alvenoj la 14an), kadre de la tradicia ĉeftemo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”. La kolokvo okazos reale, ne kiel virtuala surogato, ĉe la Esperanto-Domo de Svislando.

En alfabeta ordo, jen la kontribuontoj: prof. Lorena Bellotti pri “La Alfabetigo kaj Sekundara Lingvolernado por la Lingva Integrigo de Adoltaj Migrantoj (LASLLIAM): nia esperanto-kunlaboro kun la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo”; mag. Elia Calligari pri “”Esperanto: inter dulingvismo kaj diglosio, inter adopta kaj denaska lingvo — kial antaŭjuĝas profesiaj lingvistoj?”; mag. Ruben Fernandez Asensio pri “La biblioteko kiel esenca kultura apogo por lingva diasporo kun karakterizoj kiel la esperanta”; d-ino Perla Martinelli pri “Inter adopta kaj denaska lingvoj: la propono de Amin Maalouf”; prof. Giorgio Silfer pri “Esperanto: de projektita homara interlingvo al teorie homarana, fakte diaspora intralingvo”.

Ankoraŭ eblas proponi kontribuon al la prelegaro, kies programon kompletigas distraj aranĝoj, kulturaj ekskursoj kaj du Asembleoj (de KCE kaj LF-koop). Interalie estas planata la premiero de “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure, tradukita de prof. Fernando Pita kaj prefacita de mag. Alessio S. Giordano.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.