Prudento en la ekspansio de la membraroj

HeKo 761 5-C, 25 apr 21

La esperanto-movadoj kutime revas pri membrara kresko: parte pro ilia financa strukturo, bazita sur la kotizaro (tiel por la Universala kaj la Sennacieca), parte pro la kondiĉoj de la subvenciado el Eŭropa Unio, kiuj trudas al blufado pri la nombroj (tiel por la Junulara).

Tian kutimon ni ne volas kondamni, sed certe ni malrekomendas al la establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, precipe se ili posedas aŭ eĉ proprietas gravan kapitalon, ekzemple nemoveblaĵon. Tio estas jam la kazo de KCE, LF-koop, Esperanta PEN, Feminisma Esperanta Movado, Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”, Esperanta Naturamikaro, Afrika Esperanto-Instituto…

Antaŭ ol akcepti novajn membrojn, la koncernaj establoj certiĝu pri la kongrueco inter iliaj intencoj kaj la statutaj celoj, kaj informiĝu pri ilia pozitiva sintenado al la Esperanta Civito (kvankam la civitaniĝo tute ne estas deviga). Ĉe ni kvalito pli gravas ol kvanto, solventeco kaj celkonscio pli gravas ol nombro.

Ĉi tiun rekomendon subskribas la vickonsulo pri financoj kaj la prezidantino de fondumo Pro Esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.