Publika asembleo de la Nova Maldekstro

HeKo 394 6-C, 29 jun 09

Per la “Deklaro de la Nova Maldekstro en Esperantio” (aŭgusto 2004) estis difinita la politika linio sur kiu baziĝos la programo de la Verda Listo, okaze de la elektoj por la Senato en 2006. Dum la lastaj tri jaroj la krizo de la malnova maldekstro fariĝis pli kaj pli evidenta en Esperantio: sufiĉas konstati la situacion de la tradiciaj laboristaj esperanto-organizoj.

Sed ankaŭ makrosocie manifestiĝas la krizo de la tradicia maldekstro, precipe en Eŭropo. La maldekstro baraktas en siaj problemoj kaj perdadas la kontakton kun la amasoj ĝuste kiam la fiziokratia kapitalismo ankaŭ krizas, sur la ondo de financaj katastrofoj, precipe en Usono. La konjunkturo nutras la novan dekstron, simile al la fruaj 1930aj.

Por fari la punkton pri la situacio, kaj ankaŭ ĝisdatigi nian programon, la senatanoj de la Verda grupo estas kunvokitaj al la dua publika asembleo de la Nova Maldekstro en Esperantio. Ĉiuj gecivitanoj kiuj voĉdonis por la Verda Listo ankaŭ estas bonvenaj. La publika asembleo okazos en Ĉaŭdefono sabaton la 22an de aŭgusto 2009, de mateno ĝis vespero. La loĝiga servo estas konfidita al Kultura Centro Esperantista.

Prepara diskuto okazos tra la retlisto de la verdanoj. Kiu deziras partopreni en ĝi, tiu povas sin turni al la redakcio de HeKo, por ekscii kiel aliĝi.

(sen. Walter Zelazny, verda grupestro)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.