La Internacia Konsilio pri Arkivoj, internacia tegmenta organizo de arkivaj institucioj kaj individuaj arkivistoj, ĵus publikigis la esperantan tradukon de la Universala Deklaracio pri Arkivoj, verkitan de vickonsulo sen. Rubeno Fernández, nomumita aktisto kaj arkivisto de la Esperanta Civito, kaj aprobitan de la Lingva Komitato de Esperantio.
Jen la novaĵo angle, france kaj hispane. La novaĵo substrekas la komunecon de valoroj inter la UDA kaj “komunumo historie ligita al la idealoj de neŭtraleco, kunlaboro kaj reciproka respekto inter kulturoj”, kaj ke per la traduko “Esperanto plifortigas sian rolon kiel lingvo de paco, kunlaboro kaj kundividitaj valoroj”.
Nun nia lingvo aldoniĝis al pliaj 53 lingvoj al kiuj la UDA jam estas tradukita. Ĉi tiu atingo konfirmas la strategion de la Esperanta Civito pledi por ĝia agnosko kiel lingvo inter aliaj, per siaj interkulturaj valoroj kaj la allogo de la “interna ideo”, anstataŭ postuli ke ĝi anstataŭu ĉiujn aliajn lingvojn en la internacia medio. Ĝi ankaŭ emfazas, ke ne sufiĉas enporti la aferojn kaj la batalojn de la ekstera mondo en Esperantion, sed necesas ankaŭ elporti esperanton en la mondon.
Ni invitas ĉiujn esperantistojn montri sian apogon al la UDA, individue kaj asocie, rete subskribante ĝin. Ankaŭ kontrolu la liston de jam ekzistantaj tradukoj de la UDA kaj, se via nacia lingvo mankas, kontaktu vian nacian arkiviston por peti tradukon al ĝi.
Aldonu komenton