Radikaluloj pri la ciganaj minoritatoj

HeKo 507 6-A, 31 maj 12

La Sekretario de ERA, Esperanto Radikala Asocio, kiu de post 25 jaroj batalas por la lingvaj rajtoj de popoloj kaj minoritatoj kaj por lingva demokratio tutmonde, post la gazetara konferenco pri la nacia manifestacio antaŭ la Itala Parlamentejo deklaris: “Estas tempo ke la Itala Respubliko agnosku la lingvajn rajtojn de la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn”, aludante al roŭmoj kaj sinthoj en Italio.

“Reasertante la radikalan engaĝon por ke oni donu justecon al unu el la plej antikvaj minoritatoj en Italio, ekde tiam ni metis je dispono de tiu ĉi komunumo du volontulojn, por ke oni aktivu finfine sukcese en tiu direkto, eĉ kun la organizado de nova manifestacio antaŭ la Palaco de la Registaro” komencis Giorgio Pagano.

“Hodiaŭ, finfine, alvenis la startorajtigo por la agnosko de la lingvoj Roŭma kaj Sintha dum la ekzameno de la ratifleĝo de la Eŭropa Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj de 1992, danke al amendo de la radikala deputito Matteo Mencacci kune kun deputito Jean Leonard Touadi, de kongolanda deveno. Certe devas ankoraŭ alveni la opinioj de la aliaj koncernataj Komisionoj kaj poste la voĉdono de la Deputit-Ĉambro sed” konkludis la Sekretario de ERA “mi estas konvinkita, ke demokrata lando ne povas ignori la persekutojn, kiujn suferas tiuj popoloj ĝis kiam ilia historia statuso ne estu juste agnoskita. Aliflanke jam aliaj civilaj eŭropaj landoj agnoskis ilin kiel minoritatojn”.




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.