Rapsodia teatro en Moravio

HeKo 575 4-A, 12 jun 15

La Esperanto-Klubo de Olomouc gastigis hodiaŭ sukcesan prezenton de rapsodia teatro, fare de c-ano Giorgio Silfer, bazita sur lia verko “La spegulo de Velodajo”, eldonita precize antaŭ dudek kvin jaroj.

“Estis por mi mem interesa remalkovro, ĉar multaj jaroj pasis kaj mi perceptas en ĝi grandan simbolaron kiu meritas profundigon” diras la aŭtoro. Karakteriza por lia verko estas la uzo de terminoj pruntitaj el unu el la tri ciganaj lingvoj, nome la sintha.

La libro “La spegulo de Velodajo” fontis el la bildoj de Stella Agostini, kiu desegnis ilin pli frue por plej diversaj celoj. Mendebla ĉe la eldonejo, LF-koop, ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.