Raŭmisme informa filmo pri Esperant(i)o

HeKo 327 4-C, 31 mar 07


Ĵus aperis “Sentiments”, okminuta filmo en lumdisko (DVD), informanta pri Esperant(i)o el raŭmisma vidpunkto. Ĝi estis realigita de studentoj en la Belarta Altlernejo de Angulemo (Francio), neesperantistoj, kiuj pli rapide kaj pli bone komprenis raŭmismon ol ĉiuj finvenkistoj kalumniantaj ĝin en diversaj latitudoj.

La filmo estas en esperanto kun subtitoloj en la franca. Ĝi kombinas intervjuon al du esperantistinoj kun arkiva filmo el fama esperanta kulturcentro kaj pliaj scenoj, preparitaj de la studentoj mem. La tuto impresas freŝe kaj pozitive. La filmo povas ricevi subtitolojn en kiu ajn lingvo.

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas ekzamenonta la eblecon disvastigi “Sentiments” por subteni la informadon pri Esperant(i)o.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.