Renkonto kun intelektuloj en Bratislavo

HeKo 680 6-B, 30 maj 18

“Amaso da tre interesaj faktoj pri kiuj ni ne sciis” estis la ĝenerala komentario post la hodiaŭa renkonto de slovakaj intelektuloj kun c-ano Giorgio Silfer, ene de la ĉefa biblioteko en Bratislavo. Nian verkiston intervjuis publike lia kolego Gustáv Murin, prezidinto de la slovaka PEN-centro.
Subtene al la diskonigo de la esperanta literaturo prof. Silfer utiligis la enhavon de “Historio de la esperanta literaturo” kaj siajn konojn pri la rilatoj inter nia kulturo kaj meza Eŭropo,  precipe en la najbara Hungario.
Miriga por la ĉeestantoj estis ankaŭ la kontakto inter esperanto kaj kelkaj kulturaj aktivuloj en Ĉeĥslovakio, kiel eldonisto Zelezny (tre fama en la kampo de sciencfikcio), kiu realigis la preson de “Paŝoj al plena posedo” en amasa kvanto, aŭ kantisto kaj komponisto Habera, kies tekstojn Giorgio Silfer esperantigis por la ensemblo TEAM en 1990. Sed ankaŭ pli fruaj kontribuoj al la esperanta kulturo el la regiono, ekzemple “Verda Stacio”, estas nekonataj al nuntempaj kleraj gaĝoj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.