Repliko de Etel Zavadlav al SAT-KK

HeKo 396 6-A, 17 jul 09
La nomo de kamarado (?) Jakvo Schram restos historie ligita al la agonio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Agonio (kaj eventuala morto, se SAT ne forigas lin) pri kiu li plej kulpas.

Persono kun tre limigita klereco, kaj kun kripla kono pri esperanto, Schram povintus esti akceptebla, aŭ almenaŭ eltenebla, loka aktivulo. Bedaŭrinde li fariĝis la prezidanto de SAT, kaj des pli bedaŭrinde post tre valora persono, kia estis kamarado Yves Peyraut.*

En sia posteno Schram faris amason da politikaj eraroj. Pro lia konduto la feministinoj tuj rompis kun SAT: vidu la intervjuon de Dorotea Kaiser en “Heroldo de Esperanto”, 8:2004. Pri tio mi tute ne sciis, kiam mi aliĝis al SAT; sed kiel masklisto Schram kondutis ankaŭ kun mi, Etel Zavadlav. Ĉiuj kiuj ĉeestis SAT-kongreson pasintjare povis vidi ke Schram obstine postsekvas min, kaj ne lasas min en paco. Pene mi evitadis lin, sed sukcese. Fine, okaze de la reveno, li eksidis apud mi en la trajno kaj ofertis al mi nemoralan oferton (ion kontraŭ pago!!!). Mi ekrabiis. En civilizitaj landoj tiu klopodo estas krimo, kaj li certe scias tion. Kaj jes — mi informis lian edzinon pri la okazintaĵo. Tion mi faris, ĉar mi estis profunde ofendita de tiu masklisto.

Sed mi skribis pri amaso da politikaj eraroj. Al kiu danki, ke la plej grava aktivulo de la Sennaciisma Frakcio, redaktoro de “Le Monde diplomatique en Esperanto”, eksiĝis el SAT? Al Jakvo Schram: Vilhelmo Lutermano eksiĝis pro la diktatoreca sinteno de la pseŭda anarkiisto Jakvo Schram. Al kiu danki, ke la ĉefa revizianto de Plena Ilustrita Vortaro eksiĝis el SAT? Al Jakvo Schram: Michel Duc Goninaz eksiĝis el SAT pro la etike ne akceptebla konduto de la spione aganta Jakvo Schram. La tuto estas dokumentita en http://eo.mondediplo.com/article990.html

Tial ke li kutimas spioni aliajn, Schram vidas spionojn ĉie. Interalie pri mi li deklaras publike: “Tiu persono kiu estas neniu pli ol talpo de iu eta grupo de esperantaj fanatikulo el iu svisa urbeto senlace atakas kaj detruas.” Ankaŭ tio karakterizas la taktikon de Jakvo Schram: ĉiam uzante ian piĝinan lingvaĵon kiu relative similas al esperanto, Schram entiras eksterulojn en siajn konfliktojn, por ŝirmi sin sub la ŝildo de la rezisto kontraŭ eksteraj (imagitaj) malamikoj.

Laste, Jakvo Schram brilas pro politika kreteneco. Sufiĉas legi lian intervjuon “SAT estas politike pli neŭtrala ol UEA”: http://www.liberafolio.org/2005/Agado/schramintervjuo/

Fine, mi klare akuzas lin pro delikto de uzurpado de alies identeco en la SAT-rondo de Ipernity.

Nu, mi estas sata pri SAT, regata de Jakvo Schram. Tial mi publike invitas la koncernan instancon eksigi Jakvon Schram el la Asocio. Tiu persono meritas esti eksigita el SAT.

Etel Zavadlav

(nefermita letero al la SAT-anaro)

* NdlR: la preciza vortumo estas “prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT”; tamen ekde 2004 tiu ofico koincidas kun tiu de jura reprezentanto de la asocio ĉe la franca ŝtato, do por Francio (kaj Eŭropa Unio) temas pri efektiva asocia prezidanto.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.