Respekti flagon estas sinteno al interkultura demando

HeKo 756 4-C, 7 mar 21

Ĉiu popolo kaj ĉiu kulturo en la historio sentis la bezonon adopti simbolojn por reprezenti siajn kredojn, sian fidon kaj siajn valorojn. Ŝlimigi tiajn simbolojn estas sinekdoke malrespekti la kulturon, kiu kreis ilin.

Inter la plej universale rekonitaj simboloj, la flago reprezentas popolon kaj la tutan valoron, kiun tiuj homoj esprimas, eĉ se ili ne havas propran ŝtaton. Mi do kredas, ke en iu ajn kunteksto, loko aŭ momento, insulti tiun simbolon estas mesaĝo de maltoleremo kaj manko de respekto, trajtoj ne antaŭviditaj en la esperanta mondpercepto, almenaŭ fare de la raŭmistoj.

(D-ino Lorena Bellotti, Verda grupestro en la Senato de la Esperanta Civito)

Komentoj

Sen. Giorgio Silfer (Verda grupo)

07a Mar 2021 Dim - 20h53

Ekster la Esperanta Civito, en tuta esperantista alo mankas respekto al alies kulturo, spite al proklamita engaĝo por egaleco, indiĝenaj popoloj, lingvaj minoritatoj ktp. Tiuj aktivuloj (des pli se salajratoj de la respektiva movado) devintus lerni ne nur la akuzativon, sed precipe studi interkulturajn demandojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.