Respondo de EU-Komisiono al EDE

HeKo 459 6-A, 3 nov 10

La 24an de septembro 2010 la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto dissendis gazetaran komunikon pri sia starpunkto koncerne la novan lingvan reĝimon de patentoj en Eŭropo. La Eŭropa Komisiono ĵus respondis al tiu komuniko. Jen la traduko de ĝia respondo:

Estimata sinjoro,

Komisionano Barnier taskigis min danki al Vi pro Via retmesaĝo de la 24a de septembro, per kiu Vi bonvolis konigi al li la starpunkton de Eŭropo-Demokratio-Esperanto pri la proponata konsilia regularo rilate al la tradukreĝimo de patentoj de EU.

Ni notis Vian starpunkton kaj dezirus, per la jena letero, certigi vin, ke farante sian proponon la Komisiono zorge pesis la porojn kaj kontraŭojn de la diversaj opcioj racie eblaj en la nunaj cirkonstancoj, aparte rilate al la patentjuro en Eŭropo. Vi trovos la konsiderojn, sur kiuj baziĝis la elekto farita de la komisiono, en la analiza raporto pri atendataj efikoj kiu akompanas la proponon de regularo kaj kiu alireblas ĉe tiu ĉi retadreso:
www.ec.europa.eu/internal_market/indprop/patent/index_fr.htm 

Mi dankas Vin pro la intereso, kiun Vi montras por tiu ĉi dosiero, strategie grava por la novigemaj entreprenoj de Eŭropa Unio.

Estime salutas Oliver VARHELYI



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.