Revuo, ateliero, domo en la vivo de FEM

HeKo 450 2-B, 18 aug 10

“La asembleo estis multe pli vigla ol mi esperis, kaj ĝiaj rezultoj tre kuraĝigaj” tiel komentarias sen. Marie-France Conde Rey, prezidanto de Feminisma Esperanta Movado, kiu havis sian jarkunvenon hodiaŭ ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

La kvorumo estis atingita danke al la ĉeesto de FEM-aninoj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Svedio. En la agadraporto pri 2009 reliefis tri punktoj: la pozitiva evoluo de la revuo “Femina”, kies legantaro konsistas preskaŭ egalproporcie el viroj kaj virinoj; tre favoran takson ricevis la verkistina ateliero de aprilo 2009 — la asembleo opinias ke indas ripeti ĝin; la kontaktoj kun kastelo Greziljono por lui ĝin aŭ aĉeti ĝin fare de FEM. Lige kun la lasta punkto, la respondo ricevita el la proprietulo montras la neceson havi des pli videblan agadon.

La ekesto de feminismaj esperanto-grupoj en Lomeo kaj Kinŝaso stimulis la debaton pri la aliĝo de societoj (FEM havas nur individuajn membrojn): la Asembleo decidis ke grupa partnereco eblas, sed kun individua registriĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.