Riĉa programo preparata por la 14a KEF

HeKo 854 7-B, 24 dec 24

Riĉa programo estas preparata por la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, organizata de STELO kaj KCE en Ĉaŭdefono, 28 julio — 3 aŭgusto 2025. Nature oni atendas konfirmojn, sed almenaŭ pri la festivalejo estas certeco: temos pri la Esperanto-Domo de KCE, la antikva templo en Loklo, la pupteatro La Turlutaine en Ĉaŭdefono.

Teatro proponus almenaŭ tri prezentojn: per la reinvitita pupteatristo Christoph Frank, per unupersona spektaklo “Reĝo Ubu”, per nova kamiŝibajo de Giorgio Silfer. Kanto kaj muziko listigas tri elstarajn gastojn: Mikaelo Bronŝtejn en gitara akompano, Anjo Amika kun religiaj kantoj, kaj fortepiane Giorgio Di Nucci (kiu admirinde ludis la Patetikan de Beethoven okaze de sia lasta diplomekzameno en itala konservatorio). Oni flustras ankaŭ pri ies debuto per antikva liro.

Oni planas ankoraŭ atelierojn pri ĉigongo, jogo, tabloludoj. Prelegoj pri eldonaĵoj koncernos la revuon “Literatura Foiro”, la romanon “Istanbul” Istanbulo” kaj aliajn primicojn. Ne mankos speciala omaĝo al István Nemere. La ekskursoj tuŝos tri urbojn en la kantono, kun arta programo.

Pliaj (sin)proponoj estas bonvenaj: stelo [ĉe] esperantio [punkto] net (stelo[at]esperantio[dot]net)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.