Ruĝa rezolucio kontraŭ grapolbomboj

HeKo 324 7-C, 26 feb 07

Sen. Dieter Rooke, de la Ruĝa grupo, proponas rezolucion kiu engaĝos la Esperantan Civiton aliĝi al la monda kampanjo kontraŭ grapolbomboj. Al tiu kampanjo en Esperantio ĝis nun aliĝis nur Sennacieca Asocio Tutmonda.

Invitante la Senaton aprobi la rezoluciproponon, sen. Rooke atentigas ke la temo ne havas specife ideologian, sed etikan kaj humanan signifon. Tial li esperas ke la decido estos unuanima.

Grapolbombo estas terura armilo, kiu entenas ĝis 650 etajn bombojn, kiuj ne eksplodas ĉiuj kune, sed estas longe danĝeraj. La armeoj de ĉiuj ŝtatoj en la Sekureca Konsilio de UN (Usono, Rusio, Popola Ĉinio, Britio kaj Francio) stokis amason el tiuj bomboj en siaj arsenaloj. Sed posedas ilin ankaŭ ŝtatoj kiuj aliĝis al la kampanjo kontraŭ la uzo kaj produktado de grapolbomboj: ekzemple Svislando posedas pli ol ducent mil.

La malpermeso kontraŭ tiaj armiloj devus dependi de internacia konvencio, kiel jam okazis en la pasinteco: unuafoje en 1899, kiam la dumdumaj kugloj estis oficiale malpermesitaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.