Rusoj elektas politikan indiferenton

HeKo 787 6-A, 12 maj 22

Rusia Esperantista Unio respondis (26 aprilo 2022) per tri alineoj al la demando de la estraro de la Universala pri la sinteno de la landa asocio rilate la militon en Ukrajno. La estraro de REU konsistas el kvin personoj: Aleksandr Lebedev, prezidanto; Svetlana Smetanina kaj Nikolao Gudskov, vicprezidantoj; Irina Gonĉarova kaj Aleksandr Mitin, membroj. Lebedev sin esprimis favore al la invado en Ukrajnon, Gudskov kaj Gonĉarova kontraŭ. S-ino Gonĉarova estas la vidvino de senatano de la Esperanta Civito. Jen la respondo de REU:

“1) Rusia Esperantista Unio estas oficiale registrita en Rusio socia organizaĵo. REU rekonfirmas, ke ĝi daŭre akceptas kaj respektas la Statuton kaj Ĝeneralan Regularon de UEA.”

“2) REU kiel organizaĵo estas neŭtrala rilate al politika situacio, ne aliĝas al deklaroj de privatuloj (inkluzive de sia prezidanto aŭ aliaj estraranoj), ĉu ili favoras aŭ kontraŭas la pozicion de la rusia registaro kaj agadon de rusia armeo, kaj ne respondecas pri tiuj kaj aliaj politike ŝarĝitaj opinioj.”

“3) Membroj de REU (inkluzive ĝian prezidanton kaj aliajn estraranojn), kiel privataj personoj estas plene liberaj havi kaj publike esprimi ajnan pozicion, kiom ajn grade neneŭtralan. REU estimas rajton de ĉiu persono agadi laŭ siaj konvinkoj kaj preferoj; ĝi estas organizaĵo vaste malfermita al homoj de diversaj opinioj pri politikaj kaj aliaj aferoj.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.