Sama internacia abontarifo, sed atentu pri eŭro

HeKo 690 9-B, 21 sep 18

Por 2019 la internacia abontarifo de “Literatura Foiro” restas 0,60 spesoj jare, egalaj al 54,- svisaj frankoj, malgraŭ la plimultiĝo de la paĝoj kaj plialtiĝo de la poŝtaj kostoj.

Tio signifas ĝustigon de la tarifoj en malpli fortaj valutoj, inkluzive de eŭro. Ĝis la fino de 2018, kiu volas pagi en eŭroj, tiu pagas 47,- anstataŭ 45,-. En la nova jaro, lige kun tre probabla devaloriĝo de la eŭro, ilia tarifo povus ankoraŭ signife varii supren. Tial oni rekomendas (re)aboni kiel eble plej baldaŭ.

Atenton! La perturboj koncernus unuavice la eŭropajn valutojn krom la svisa franko, ekde printempo 2019.

Kiuj havas (aŭ samtempe petas) la esperantan civitanecon, tiuj daŭre ĝuas rabatojn kaj estos ŝirmataj kontraŭ tiuj perturboj, danke al la mutuala rabata sistemo (direktivo Hiltbrand). Bonvolu atenti pri la diversaj kontingentoj en la antaŭlasta paĝo de “Literatura Foiro” kaj ne imiti la kriteriojn de la UEA-tarifaro.*

(Kooperativo de Literatura Foiro)


* Unuflanke, UEA kvarobligis (!) la bazan kotizon; aliflanke ĝi kreas privilegiajn areojn ene de la eŭro-zono (ekzemple hispano pagas rimarkinde malpli ol italo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.