Savi esperanton en Kinŝasa lernejo

HeKo 597 1-C, 30 mar 16

Sekve de alarma informo el gecivitanoj en Afriko, la Kapitulo de la Esperanta Civito komisiis fondumon Pro Esperanto ekrilati kun asocio Anna Paolizzi en Italio, posedanta la samnoman lernejon en Kinŝaso, kie de kelkaj jaroj centoj da lernejanoj praktikas esperanton, laŭ iniciato de la karmemora pastro Duilio Magnani. La lernejo estas vendata al kongolanda privatulo, pri kies intenco rilate nian lingvon mankas certeco.

La estraro de asocio Anna Paolizzi invitis al renkonto la reprezentantojn de Pro Esperanto: hieraŭ en la sidejo de Rimino kunvenis c-ano Carmine Dello Spedale (fonduma konsiliano) kaj sen. Giorgio Silfer (prokuristo) kun la tri gvidantoj de la asocio, s-roj Renato Berti (prezidanto), Enzo Scatassa kaj Nicola Vitullo.

La estraro de la asocio promesis ke la instruado pri esperanto daŭros en Kinŝaso, ĉar ĝi estas unu el la prioritataj kondiĉoj por la vendo. Aliflanke, la vendo mem ne estas jam definitiva, kaj la asocio demandis ĉu FPEF povus helpi por la lernejo. La respondo de la Civita delegacio estis negativa, se la posedanto ne estus esperantisto, kaj pozitiva, se la lernejo restus proprieto de la disĉiploj de pastro Magnani.

La kunveno okazis en tre agrabla atmosfero.

(HeKo 597 1-C, 30 mar 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.