Seminario pri geopolitiko dum IJF en Suda Italio

HeKo 673 9-A, 11 mar 18

Laŭ invito de la organizantoj, prof. Giorgio Silfer gvidos tritagan seminarion pri geopolitiko dum Internacia Junulara Festivalo en Marina de Ascea (provinco de Salerno, sude de Napolo). Por tiuj, kiuj ŝatas kinematografion kaj komprenas la italan, pri tiu provinco indas spekti tra Youtube la filmojn “Cristo si è fermato a Eboli” (historie kaj politike tre interesan) kaj la groteske komikan, sed socie interesan “Benvenuti al sud” (kiu estas itala varianto de la franca “Nord”).

La temoj traktataj dum la tri paskaj matenoj (ĵaŭda, vendreda kaj lunda) estos:
- Monarkio aŭ respubliko? Centralismo aŭ feder(al)ismo? Perspektivoj por naciŝtatoj, kaj ne nur.
- Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj… kaj kio plu?
- Eŭropa Unio: esenco kaj estonteco.

Krom esti konata literaturisto kaj interlingvisto, c-ano Silfer havas longan sperton en politiko, specife internaciaj rilatoj. Interalie li estis la unua direktoro de la fako pri eksteraj rilatoj ĉe la Parlamento de unu el la plej gravaj regionoj en Eŭropo (Lombardio), kaj la gvidanto de la unua kurso pri eŭropaj institucioj ĉe la Universitato pri Ekonomiko en Bulgario (2001).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.