Seminario pri seksa rajtegaleco en IJF

HeKo 675 2-B, 28 mar 18

Paralele al la seminario pri geopolitiko, gvidota de c-ano Giorgio Silfer, la Internacia Junulara Festivalo gastigos ekde morgaŭ seminarion pri genra rajtegaleco, sub la gvido de TEJO-vicprezidanto, s-ino Charlotte Sherping Larsson.

La seminario inkluzivos ĝeneralajn diskutojn kaj apartajn laborgrupojn, krom specifaj prelegoj, kiel tiun de Severin pri transakcia analizo.

Inter la partoprenontoj ankaŭ c-ino Perla Martinelli, iama ĉefredaktoro de “Femina” kaj nun prizorganta la feminajn paĝojn en “Literatura Foiro”. Ŝi celas interalie profundiĝi en la cirkonstancoj karakterizantaj la nunan generacion de la esperanto-junularo.

Laŭ aserto de la seminaria gvidantino mem, “ofte mankas konoj pri tio, kio okazis pli frue rilate al la temaro, ene de Esperantujo”. Espereble la seminario kondukos al bona informa simbiozo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.