Senata rezolucio pri Amazonio

HeKo 337 8-C, 31 aug 07

La Senato de la Esperanta Civito, kunsidanta en Loklo (Svislando) en ordinara sesio la 23an de aŭgusto 2007,

informite

ke la brazila parlamento estas aprobonta la leĝproponon 4776/05, kiu duonigos la nunan dimension de la amazonia praarbaro; tiu senarbigota areo vastas la kvaroblon de Bulgario (aŭ Portugalio) kaj estus destinita al agrikulturo kaj paŝtado; la tuta ligno estos vendata al grandaj multnaciaj konzernoj; a tereno de la amazonia praarbaro estas senutila sen arboj: la grundo estas acida kaj ofte inundiĝas; nuntempe pli ol 160.000 km2, senarbigitaj tiucele, estas forlasitaj ĉar tiuj terenoj dezertiĝas;

rimarkinte

la senarbigo kaj la lignoekspluato je tioma skalo enmetas enormajn kvantojn da karbono en la atmosferon, grandigante la tervarmiĝon kaj la klimatajn ŝanĝojn;

emfazinte

ke la problemoj supre menciitaj devas koncerni ankaŭ la esperantan popolon en la tuta mondo, speciale tra adekvata informado,

komisias

la Kapitulon kontakti la sekretariejon de sen. Al Gore en Usono por realigi esperanto-version de lia filmo “An inconvenient Truth” (Ĝena vero), cele al ĝia disvastigo en Esperantio.

(unuanime aprobita)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.