Senatokonsulto finita (pri donacoj)

HeKo 409 8-C, 17 nov 09

La senatokonsulto pri reprezentaj donacoj daŭris preskaŭ tri semajnojn, evoluante de la enhavo de la leĝopropono Gonĉarov-Martinelli (Verda grupo) al pli ĝenerala diskuto pri donacoj en la Esperanta Civito.

Eble sur la bazo de ia risko pro ne sufiĉa difino pri la koncernataj subjektoj, sen. Ljubomir Trifonĉovski anoncis tri amendojn, diskutotajn dum la venonta parlamenta sesio. Al tiuj amendoj aliĝis sen. Nelly Holevitch, tiel ke la senatokonsulto spertis nekutiman konverĝon de senatano el la majoritato kaj senatanino el la minoritato. Pli frue, ambaŭ opoziciaj grupoj (Blanka kaj Ruĝa) esprimis sin favore.

En la senatokonsulto partoprenis preskaŭ ĉiuj membroj de la Senato: silentis nur Agneta Emanuelsson, Giulia Gagliardi, Elena Grisafi, Jarl Hammarberg, Benoit Philippe — el la Verda grupo.

La leĝopropono (kun la tri proponitaj amendoj) estos submetata venontjare al la aprobo de la Senato.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.