Senegalianoj perpleksas pro la tanzania UK

HeKo 880 2-A, 18 jul 25

Senegaliaj* esperantistoj esperis partopreni en la unua Universala Kongreso de Esperanto en Afriko, en Tanzanio, en aŭgusto 2024, la 109-a UK: tiel, en 2023, estis esperanto-kursoj ĉeeste kaj distance, en 2024, dum la unuaj du monatoj okazis regule distancaj kursoj, per vatcapo. 

Estis konstatita paŭzo de marto pro grava socipolitika tumulto post kiu Senegalio distingiĝis per la elekto de sia kvina prezidento. Distanca lernado rekomenciĝis en majo, kun diskutoj pri lokaj aktualaj temoj unufoje semajne. Komence de junio ses senegalianoj estis elektitaj por vojaĝi al Arusha cele al partopreno en UK. Tio naive entuziasmigis ilin, ĉar unuan fojon ili ĉeestintus tutmondan kongreson de Esperanto. Sed finfine neniu senegalia esperantisto ĉeestis tiun kongreson en Tanzanio; kial?

Oficiale,  ĉar la senegalianoj ne akiris vizon por eniri Tanzanion. Dum dek tagoj la senegalianoj senĉese komunikis kun tanzaniaj esperantistoj el la loka kongresa komitato, kun la reprezentanto de UEA por Afriko, kun membroj de la Afrika Komisiono de UEA, kun altrangaj oficistoj ĉe UEA, kun esperantistoj havantaj iom da sperto pri Afriko. La historio registras, ke neniu esperantisto, el Tanzanio, el la Afrika Komisiono de UEA, el UEA, neniu esperantisto partoprenanta en tia kongreso (historia kongreso), neniu esperantista diplomato helpis, por tiel diri, la senegalianojn por ricevi rajtigon eniri Tanzanion; kial? 

Ne nur la senegalianoj ne partoprenis en tiu kongreso, sed de 2024 ĝis la fino de aprilo 2025 neniu repago de elspezoj faritaj de senegalianoj, neniu el la dokumentoj disdonitaj al afrikanoj (ĉu legolibroj, ĉu lernolibroj, ĉu libretoj, ĉu T-ĉemizoj, ktp.) atingis senegalianojn; kial? 

Esperantistoj el la tuta mondo, imagu la seniluziiĝon, imagu la malkuraĝiĝon de tiuj senegalianoj, kiuj devintus unuafoje ĉeesti universalan kongreson de Esperanto. Imagu la malkuraĝiĝon ĉe komencintoj kaj komencantoj, imagu ilian malkuraĝiĝon en la lernado de Esperanto… 

La senegalia Esperanto-movado estas en perplekso.

(Lafi Charles Diatta)

*NdlR: la aŭtoro skribis ĉiam “senegala”. Laŭ Afrika Esperanto-Instituto Senegalo estas rivero, do Senegalio lando, same kiel Kameruno estas monto, do Kamerunio lando.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.