Sepa numero de Heroldo en 2009

HeKo 393 5-B, 19 jun 09

En la lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (2139, 7:2009, eventoj ĝis 7 junio 2009) per la Eŭropa Esperanto-Kongreso kaj la baloto por la EU-Parlamento la eŭropismo denove altiras la atenton, koincide ankaŭ kun la Tago de la Esperanta Lingvo. Tio donas ankaŭ la ŝancon por orientiĝi pri kio efektive estas la fenomeno Herzberg-am-Harz, la esperanto-urbo.

Majo estis aparte riĉa je kongresoj kaj jarkunvenoj: la fervojista en Triesto, la sveda, la kanada, la usona, la germana, la greziljona. Ne mankis novaĵoj el Afriko kaj Azio. Kaj plej impresa estas la misaventuro de esperantistino batita de la polico en Moskvo, interalie kun pliaj protestoj pri kiuj, ĝis nun, neniu parolis en Esperantio: nur HdE rompas la glacion de la silento.

La bicikla rondiro de Francio inspiris al Leen Deij humuran rakonton. André Cherpillod finas sian zamenhofologian eseon. Gary Mickle analizas la ĉefdirektojn de la esperanto-komunumo. Romano de Manuel de Seabra estas la Verko de la Jaro 2008.

La suprajn kaj multon plian, aktuale kaj riĉe ilustritan, vi trovos en HdE 2139, ĉefredaktita de Aneto Muhlemann, kunlabore kun Perla Martinelli, Dieter Rooke, Giorgio Silfer.

“Heroldo de Esperanto” estas la plej ofte aperanta gazeto en esperanto: ĉiun trian semajnon, do 17 fojojn jare. La periodaĵon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro: ĉefredaktoro Aneto Muhlemann. Varbekzemplero mendebla ankaù tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.