Sepdek jarojn post poemo de Leen Deij

HeKo 671 1-C, 27 jan 18

Hodiaŭ en la Tago de la Memoro pri la Holokaŭsto, ni povus celebri ankaŭ la sepdekan datrevenon de la publikigo de la poemo “Al la juda foririnto” de c-ano Leen Deij. Tio bedaŭrinde signifus enkonduki polemikon, ĉar parto de la esperanta popolo ne komprenis ĝustatempe la enormecon de la nazia danĝero.

Temas pri tiu parto kiu elektis membron de la nazia partio kiel internacian vicprezidanton, kaj samtempe forkikis la svisan amikon de Mahatma Gandhi. Temas pri tiu parto kiu en 1947, dum Universala Kongreso en Berno, malaprobis rezolucion proponitan por kondamni la farojn de la Tria Regno. Temas pri tiu parto al kiu neniam apartenis poeto Leen Deij: li ja estis aktiva membro de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj havis ekde 2001 la esperantan civitanecon. Kaj por SAT kaj por la Esperanta Civito li eĉ verkis himnojn: la unua estas oficiala (kvankam SAT-anoj mem ĝin forgesis), la dua ne, ĉar la Civita himno laŭ la Konstitucio estas “La Espero” de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Ni ĝojus, se ankaŭ Universala Esperanto-Asocio aliĝus al ĉi tiu duobla celebrado. Kaj ni des pli ĝojus, se fine Roterdamo (la Roterdamo de UEA, ne tiu de Leen Deij) eligus ĉiun skeleton el siaj ŝrankoj kaj farus honestan memkritikon, ekde la elekto de Vogt en Stokholmo 1934 ĝis la rilatoj kun la reĝimo de generalo Jaruzelski en 1987. Tiu memkritiko estas ne nur etike, sed ankaŭ politike deviga por garantii al tiu Asocio individuan aliĝindon hodiaŭ kaj pluan historian rolon morgaŭ.

Kaj ni memoru hodiaŭ pri ĉiuj esperantlingvanoj kiuj suferis pro la naziaj persekutoj, ne nur la hebreaj el niaj vicoj. Unua tre malkompleta listo legeblas en la verko “Zamenhof” de Marjorie Boulton, alia poetino (kandidatigita de Esperanta PEN-Centro al la literatura Nobelo) kiu versis pri la Holokaŭsto, en “Buĉotoj”.

(Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.