Septembro kun multaj delegacioj

HeKo 514 4-B, 4 sep 12

La septembra agendo enhavas plurajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn, kie nia lingvo kaj ĝia parolkomunumo alestas nur danke al establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

PEN Internacia organizas la ĉi-jaran mondkongreson en Suda Koreio: delegito de la Esperanto-Centro estos d-ino Chiara Macconi el Milano. Ŝi jam konstante reprezentas nin en la Komitato por verkistoj en prizono.

En la aŭtunaj fakaj kunvenoj de ALTE nur KCE anoncis partoprenon kiel reprezentanto de esperanto. La kunvenoj disvolviĝos ĉe la universitato de Sofio, kaj nia delegito estas sen. Marco Cattaneo, kun surloka helpo de sen. Ljubomir Trifonĉovski.

Sen. Giorgio Silfer estis specife kaj insiste invitita de la Hungara PEN por prelegi dum regiona konferenco fine de septembro en Budapeŝto. Li prezentos nian literaturon, nome de la Esperanta PEN. Pli frue, kiel privata publicisto, prof. Silfer vizitos la literaturfestivalon en Mantuo, eble la plej faman en Italio.

Esperanta Naturamikaro siavice estis invitita al la Ĝenerala Konferenco de Naturfreunde International, kies sidejo estas en Vieno. Pri la rilatoj kun Vieno delonge ENa komisiis gec-anojn Giorgio Silfer kaj Loni Sandermann.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.