Serbio kaj Hungario reelektas neŭtralismajn premierojn

HeKo 785 6-E, 5 apr 22

Spite al malkresko de konsento, Viktor Orban denove gajnis la baloton en Hungario, en la pasinta dimanĉo. Samtage eĉ pli firma estis la sukceso de la eliranta premiero Aleksandar Vuiĉiĉ, reelektita en Serbio. Ili ambaŭ sin esprimis pli ol prudente rilate la interslavan militon sekve de la invado en Ukrajnon. Ĉu tiu sinteno klarigas ilian sukceson?

Jes kaj ne. Se temas pri Serbio, ĝi havas longan historian ligitecon kun Rusio, kaj plu pendantan fakturon al okcidento, post la bombardado de NATO en 1999 (afero multe pli grava ol la nuna poera helpo al Kievo, laŭ internacia juro). La samo ne validas por Hungario, kiu male havas longan historian rilaton konfliktan kun Rusio, de 1849 ĝis 1956 kaj plu. Endas rimarki, ke ambaŭ landoj voĉdonis por la rezolucio pri Ukrajno, kiu politike izolis Rusion ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Certe la prudento de Orban influis pozitive al lia koalicio, sed pli gravis la troa heterogeneco de la opozicio: la israela metodo (ĉiuj kune kontraŭ la eliranta ĉefministro, kun ambaŭ ekstremoj en alianco) ne funkcias en Hungario, kaj des malpli en Serbio. Ambaŭkaze mankis vera gvidanto, kiu pacience, obstine kaj espere kontruas la alternativon (kiel faris Mitterand en Francio, ekde la lasta De Gaulle ĝis la venko en 1981).

Se jam temas pri Francio: la sukceso de Orban (kaj parte de Vuiĉiĉ), kiu kombinas pseŭdan neŭtralismon kaj malaŭtentan suverenismon, trovas paralelon en la kresko de Marine Le Pen, granda amikino de Orban nun kaŝanta sian Putinan inklinon (por la podkastoj: majuskla Po!): ĉiu sondado donas ŝin kiel duan, pli kaj pli proksime al Macron. Pli simple, eble tro simple: venkas la provinco super la ĉefurbo, jen Budapeŝto, jen Belgrado, ĉu jen Parizo…?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.