Ses katalunaj partioj respondis pri lingvaj rajtoj

HeKo 558 5-A, 25 maj 14

Ses politikaj partioj (el dek du) respondis al la demandoj de Kataluna Esperanto-Asocio pri lingvopolitiko, okaze de la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio. Inter ili mankas Konverĝo kaj Unio (la partio de la regiona prezidento), la socialista kaj la nova, soranta astro de la hispana politiko, Ni Povas: do tri el la plej gravaj.

Respondis la Popola Partio (de la regna ĉefministro), la Kataluna Respublikana Maldekstro, la Verduloj, la Piratoj, la valenciisma maldekstra Kompromiso kaj la hispan-naciisma dekstrema Unuiĝo, Progreso kaj Demokratio.

Escepte de ĉi-lasta, ĉiuj respondintoj favoras maksimuman uzon de la kataluna ĉe la EU-instancoj, dum nur la livrespublikanoj kaj la verduloj ŝatus la oficialigon ankaŭ de la okcitana.

La (pli-malpli devigan) instruadon de la angla subtenas la popolistoj kaj UPD (ĉi-lasta tamen kun elekteblo ĉe la gepatroj), dum la ceteraj pli-malpli ŝatas lingvan diversecon.

Pli ĝenerala horizonto rilate al lingvaj rajtoj mankas al ĉiuj partioj. Aŭ ili subtenas la nunan EU-multlingvismon (denove popolistoj kaj UPD) aŭ ili strebas plivastigi ĝin aldonante la katalunan ktp.

Nur la verduloj aperte subtenas la enkondukon de esperanto, kvankam kun rezervo pro la praktikaj malfacilaĵoj en la aplikado de tiu solvo. Piratoj kaj Kompromiso pretas debati pri la propono.

Laŭ la oficialaj programoj, ne ŝajnas ke la katalunaj partioj aŭtomate kuplas esperanton al la defendo de la minoraj/minoritataj/minorigitaj lingvoj. Se tiu estas la fina celo de KEA, la katalunismaj esperantistoj bezonas ankoraŭ multe kaj pene labori.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.