Silfer enkondukas novan ĝenron en nian teatron

HeKo 549 9-A, 14 jan 14

Pasintjare Giorgio Silfer enkondukis novan ĝenron en la originale esperantan teatron, per la realigo de la tri unuaj kamiŝibajoj originale verkitaj en nia lingvo. Ĉi-jare c-ano Silfer lanĉos alian ĝenron: komedio de l” arto, per la unua originale verkita kanvaso — “La verda Arlekeno”.

“Temas pri ideo kiun mi flegas de pli ol du jardekoj”, konfesas la aŭtoro. “Komence mi pensis pri pupteatra realigo, sed interparolo kun la karmemora amiko Ljubomir Trifonĉovski kondukis min al komedio, sed neniam mi trovis la taŭgan kadron por tio. Lastatempe, promenante en Malago mi trafis preskaŭ forlasitan infrastrukturon: mezgrandan subĉielan teatron. El esploro ĉe la urbodomo rezultis ke nur de tempo al tempo ĝin uzas profesia ensemblo, kiu ludas artkomedie. Mi malkovris ke ĝuste Malaga havas rimarkindan tradicion pri tiu ĝenro: en 2012 ĝi estis la monda ĉefurbo de Komedio de l” Arto, unusola urbo ekster Italio”.

La kontakto kun la teatra trupo estas jam establita, kaj la trupestro entuziasmiĝis pri la projekto. La teatraĵo estos ludebla ankaŭ por neesperantlingva publiko: la dialogoj okazas parte en esperanto parte en loka dialekto (origine en la venecia).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.