Silfer intervjuis Boulton

HeKo 350 2-B, 12 apr 08

Marjorie Boulton gastigis Giorgio Silfer en sia hejmo en Oksfordo, okaze de lia oficiala vizito kiel reprezentanto de Esperanta PEN-Centro. La vizito, kiu daŭris pli ol tri horojn, donis la okazon por intervjuo (aperonta en “Literatura Foiro”) kaj por interparolo pri la kandidatigo de d-ino Boulton al la literatura Nobel-premio, fare de la Esperanta PEN.

D-ino Boulton multe ĝojis ankaŭ pro la eldono de la duobla kompakta disko plus libreto, kun “La infana raso” deklamita de William Auld. Ŝi konvaleskas post relative longa enhospitaliĝo, kaj la diversaj pozitivaj novaĵoj alportitaj de c-ano Silfer donas al ŝi novan elanon. Interalie ŝi deziras nun labori super kolekto de sia poezia verkaro, kiu inkluzivus ankaŭ kelkĉapitran eposon, kreitan en tercinoj komence de la 1950aj kaj neniam eldonitan. Estis ankaŭ interparolo pri ĝisdatigo de ŝia biografio pri Zamenhof.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.