Simboloj kaj diab[o]loj en Heroldo 2319

HeKo 759 3-B, 1 apr 21

Per artikoloj, debatoj, intervjuoj la aprila numero de “Heroldo de Esperanto” (2319) prezentas vervan panoramon de la nuna Esperantio.

La flago estas simbolo, tio estas “unuigilo”: kiu malrespektas la flagon de Esperantio, tiu transiras al la flanko de la diab[o]lo, kaj favoras malunuecon, kontraŭan al la esperanta popolo. La lingvo estas simbolo: kiu rompas la Fundamenton, tiu forlasas la simbolon (oni komparas la decidojn pri “ri” fare de la Lingva Komitato kaj fare de la Akademio). Kaj ankaŭ la unueco de la homaro estas simbolo: finvenkisto kiu akceptas rasismon atakas tiun simbolon, dum raŭmistoj ĝin defendas.

Tre interesaj estas la dua parto de la intervjuo de c-ano Alessio Sacha Giordano al prof. Federico Gobbo, kaj la debato pri uranismo, kun atakoj de obseditoj kaj konkreta produktado de la atakato. Geopolitike tre interesa ankaŭ la intervjuo pri Azerbajĝano el “Tutmondaj Voĉoj”.

La gazeto enhavas plurajn aliajn novaĵojn pri la esperanto-mondo. Monata informilo de Kultura Centro Esperantista, ĝi estas mendebla tra kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) aŭ ankaŭ nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.