Antaŭ kvin jaroj ni estis en la (s)pleno de pandemio, ni ne estis pretaj kaj, krom la pli blua ĉielo, la polucia dampo, la sento de monda solidaro por pansi la psikajn efikojn de la malsano, multaj parolis jam pri milito. Milito kontraŭ la viruso. Jen poste la vakcinoj, la higienaj reguloj, la zorgemo eviti kontaĝon kaj la limigoj al la personaj liberoj portis nin ree al la normaleco de la ĉiutaga vivo.
Sed tiu ne estis milito, ne estis homoj kontraŭ homoj, ne estis bonuloj kaj malbonuloj. Nu, kiu pravas – la bonuloj – kaj kiu malpravas – la malbonuloj – estas kategorioj de milito, kaj hodiaŭ pli ol ĉiam ni diskutas, okupacias placojn, stacidomojn kaj universitatojn por atesti, ke ni estas la bonuloj aŭ ĉe la flanko de la bonuloj, kontraŭ la malbonuloj.
(Legu pli en Heroldo de Esperanto, 2370)
Komentoj
08a Okt 2025 Mer - 09h51
Esperantistoj ne okupacias placojn, stacidomojn, aŭ universitatojn. E-ujo estas dividita laŭ la pli orientaj NATO-OTAN limoj de la eksa malvarma milito.
Estas tempo por UK en la teritorie plej granda lando: Rusio, la naskiĝlando de L.L. Zamenhof. Ne plu kunvenas angloj kun francoj – nek rusoj kun poloj. Ne temas pri bonuloj kontraŭ malbonuloj.
08a Okt 2025 Mer - 12h51
Kara Dieter Rooke, permesu al mi revi kune kun vi. Mi tamen proponas ke la UK en Rusio okazu nur en la jaro 2033 por ke Kremlo disponu ankoraŭ iomete pli da tempo por plu pligrandigi la teritorion. Ni tiam aranĝigu la kongreson prefere ne en Moskvo, sed aŭ en Odeso aŭ eĉ en Bjalistoko — la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof!
Aldonu komenton