Slavaj influoj al esperanto, en la kongreso de Slava Unio

HeKo 680 7-C, 31 maj 18

Slava Unio invitis la Konsulon de la Esperanta Civito prelegi ĉe sia dua konferenco, okazanta en du najbaraj urboj de Moravio, same kiel pasintjare. La aranĝo okazas teorie en tri lingvoj, el kiuj du ne estas etnaj: esperanto kaj la interslava; sed efektive preskaŭ ĉiuj parolas la propran slavan idiomon.
La aranĝo disvolvas heterogenan temaron: en la fokuso estas la slava civilizo, interpretata pli folklore ol kulturpolitike. Interesoj ekstreme diverĝaj apudas sen konflikto: unuflanke asocio organizanta specon de pilgrima vojo de Konstantinoplo ĝis Pollando, omaĝe al Cirilo kaj Metodo (kun gastronomiaj kaj similaj etapoj); aliflanke ekologia novpaganisma centro organizanta festojn en arbaro. Aperis ankaŭ ĉina slavistino el Kroatio, kiu strebas enkonduki interslavan lingvon por faciligi la idealan rekonstruon de la Silkovojo, kaj niĝeriano kiu proponas regionan “svahilon” por okcidenta Afriko.

Kompare kun la pasinta jaro, la lingvistika flanko ne ŝajnas forta. Eble la plej scienca prelego estis tiu de prof. Giorgio Silfer, kiu hodiaŭ prezentis la slavajn influojn al esperanto. “Mi mem taksus mian prelegon popularscienca, sed finfine ĝi sonis pli sobre kaj universitanivele, kompare kun alies iom ekstravagancaj kontribuoj” komentariis la Konsulo.
La partopreno en la aranĝo utilas precipe por interkonatiĝi kun aktivuloj en kulturaj projektoj ene de la teritorioj pri kiuj zorgas la orienta legacio de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.