Socikultura libraro en la Norda Legacio

HeKo 688 9-C, 31 aug 18

C-ino Manuela Blanco komencis hodiaŭ dusemajnan restadon en Svedio, por plenumi mision ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito. Temas pri ŝia dua eksterlanda misio kadre de la Civila Esperanta Servo.
Celoj de la misio estas la translokado de socikultura libraro, ilia ordigo en la biblioteko de la legacio, kleriĝo kaj helpo ĉe la legacia asistanto, c-ano Bertil Nilsson, kiu mentoros ŝin. Sekve de la restado en Svedio la rango de c-ino Blanco en la Civila Esperanta Servo progresos de rekruto al pacisto.

C-ino Blanco aktivas ankaŭ kadre de la naturamika Esperanto-Domo en Malago, kie ŝi loĝos ekde ĉi tiu aŭtuno.

 
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.