Stano la reciklata

HeKo 544 9-A, 21 nov 13
Pro miaj novaj devoj en UEA, venis la momento por demeti miajn respondecojn ĉ‰e “Juna amiko”, post dudeko da jaroj da redaktado (1986-96 kaj ĉ. 2000-2013), simila jarkvanto da administrado kaj preskaŭ tridek jaroj da ekspedado.

Mi persone tre kontentas, ke ILEI, kunlabore kun mi kaj UEA, trovis eminentan personon por transpreni la redaktoran rolon de nia kvardekjaraĝa revuo. Mi skribas nun por konigi al vi tiun personon. Temas pri s-ro Stano Marĉek el Slovakio, jam konata al multaj el vi pro redaktado de pluraj revuoj (i.a. Esperanto, Eo-Aktuell) kaj al aliaj pro aktiva kursgvidado kaj lige kun tio aŭ­toro de sukcesa 32-lingva serio da lerniloj “Esperanto per Rekta Metodo”. Mi lasas al Stano prezenti sin al vi pli detale; pluraj el vi ja konas lin, iuj eĉ delonge kun li bone kunlaboras.

Mi sendis al Stano resumon pri la rubrikestroj/kunlaborantoj, do li estas iome informita; plie mi sendis kaj sendadas helpilojn kaj neaperigitajn materialojn. Kiam tiu procezo estos veninta al fino (jarfine, mi esperas), mi petos al ILEI repreni mian komisiitecon pri la revuo. Mi tamen promesas plue liveri Äĝis seso da paÄĝoj da materialo por mia rubriko LASTE, plus pliaj laŭokazaj eroj.

(Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.