Stipendio Ivo Lapenna asignita al itala studentino

HeKo 595 8-A, 11 mar 16

“Una lingua per tutti, una lingua di nessun paese” (Lingvo por ĉiuj, lingvo de neniu lando), doktoriĝa disertacio akceptita de la universitato de Torino; aŭtoro d-ino Irene Caligaris, referanto prof. Federico Gobbo, estis premiita per la stipendio “Ivo Lapenna”.

La disertacio estis defendita 10 julio 2015 kaj aprobita “summa cum laude”: ĝi konsistas el esplorado pri plurlingveco kaj lingvoidenteco de la esperanto-parolantoj. Pli ol 450-paĝa, ĝi estos eldonita kiel libro ĉe eldonejo Aracne.

C-ano Giorgio Silfer, lingva komitatano:
Gratulante fondaĵon Ivo Lapenna pri la iniciato kaj d-inon Caligaris pri la faritaj studoj, mi ŝatus atentigi FILon pri du malkongruaĵoj en la koncerna retpaĝo. La malpli grava: same kiel la mallongigo de Sinjorino estas S-ino, la mallongigo de Doktorino estas D-ino. La pli grava: kelkaj premiitoj estas indikitaj kiel Sinjor(in)o, aliaj kiel Doktor(in)o; tio supozigas ke, je la ricevo de la akademia titolo, ili jam (ne) estis doktoriĝintaj. Sed tute certe  en 1992-93 Marina Mazzero kaj Paola Pruzzi doktoriĝis per siaj disertacioj, same kiel Federico Gobbo kaj Perla Martinelli en la 2000aj: do ne havas sencon uzi malsamajn epitetojn apud iliaj nomoj. Tial ke la stipendio estas ĉiukaze asignita nur POST la doktoriĝo, estu por ĉiuj la epiteto Doktoro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.