Sukcesa prezento de nia literaturo en Budapesto

HeKo 516 3-B, 30 sep 12

La prelegoj de Dorin Tudoran (el Usono) kaj de Giorgio Silfer estis la plej sukcesaj dum la hieraŭaj sesioj de la regiona PEN-konferenco en Budapeŝto, kiun partoprenas la reprezentantoj de la literaturoj angla, cipra, esperanta, eŭska, hungara, israela, kataluna, kroata, montenegra, okcitana, pola, romanda, rumana, sklovaka, sveda, svisitala, ujgura.

En la admirinda kadro de la Ruĝa Salono en Palaco Károly, sidejo de la Nacia Literatura Muzeo, la matena sesio estis dediĉita al konfronto pri la rilatoj inter lingvo, literaturo kaj nacio en la nuna jarcento, kun rigardo ankaŭ retrospektiva. La prelego de sen. Silfer estis titolita “Verki en alia lingvo ol la gepatra: inter komunika projekto kaj kultura diasporo — la kazo de esperanto”.

La laborlingvoj estis nur la hungara kaj la angla, kaj ĉiuj (inkluzive de la gastigantoj) parolis angle, escepte de nia reprezentanto, kiu uzis la hungaran danke al la traduko farita de c-ano György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN, al kiu sekvis anglalingva resumo fare de la interpretistino. Giorgio Silfer legis la unuan kaj la lastan paragrafon de sia prelego en la originala, esperantlingva teksto. La impreso estis tre pozitiva, precipe ĉe la hungarlingvanoj.

Legu pli en Literatura Foiro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.