Sukcesa renkonto en bulgara monakejo

HeKo 486 8-B, 27 jun 11

Dum tri tagoj, 24-26 junio 2011, en la korto de la monaĥejo “Sankta Profeto Ilija” ĉe la vilaĝo Strupec (regiono de Vraca) pendis la Esperanta flago: sukcese pasis la Esperanto-renkontiĝo tie, kun ĉeesto de trideko da samlingvanoj el tuta Bulgario.

La abato Pimen en sia prediko por la partoprenantoj rememorigis ke la 24a de junio estas ne nur la Tago de la suno, akvo kaj kuracaj plantoj laŭ la popolkalendaro, sed ankaŭ la naskiĝtago de Johano Baptisto laŭ la eklezia kalendaro.

En la programo sekvis prezento de “Literatura Foiro”, “Femina”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Bulgara Esperantisto”, gvidata de Ljubomir Trifonĉovski, tio evoluis al diskuto pri la stato de la esperanta gazetaro kaj ties perspektivo.

La sabatan tagon prelegis Ivan Uzunov – pri la kuracaj plantoj kaj ties utiligo por prevento de malsanoj, produktado de medikamentoj kaj memkuracado. Raja Androvska prezentis multajn bildojn el Kenjo. Sneĵinka Angelova rakontis pri la historio de la monaĥejo, situanta en regiono plena je belaj rokoj, kavernoj, pitoreskaj vidaĵoj kaj mezepokaj ŝtonaj preĝejetoj kun unikaj freskoj interne. La bulgara verkisto kaj esperantisto Cvetan Lalov promociis al siaj samlingvanoj sep proprajn porinfanajn librojn.

Gratulojn al la organizanto, la Esperanto-societo “Sukceso” en Vraca.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.