Sukcesa simpozio kun prof. Grin

HeKo 351 8-A, 25 apr 08

“Estis multe pli da neesperantistoj ĉe la hieraŭa simpozio en Ĝenevo, ol ĉe simila samloke organizita antaŭ kelkaj jaroj fare de SES kaj UEA, kiel ĉi-foje” ĝoje konstatas Claude Gacond, arkivisto de CDELI, kiu partoprenis la simpozion pri lingvaj rajtoj honore al la centjariĝo de la fondo de Universala Esperanto-Asocio kaj al la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj.

La aranĝo, pri la temo “lingvaj rajtoj”, disvolviĝis plejparte en la angla kaj franca kun samtempa interpretado al esperanto, sub la prezido de prof. Probal Dasgupta. Laŭ s-ro Gacond “aparte interesa estis la prelego de prof. Grin, kiu montris ke la solvo por Eŭropa Unio povas estis nur esperanto”. Multaj ĉeestantoj venis el Francio.

Laŭ Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA, “la sukcesa  trapaso [de la simpozio] aparte dankŝuldiĝas al la enorma laboro de vicprezidanto Ranieri Clerici, la ĉefmotoro de la ĝeneva aranĝo”. Do la svisaj esperantistoj ne havus la ĉefan meriton.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2121 (6:2008).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.