Sukcesa simpozio pri didaktiko stimulas al studgrupo

HeKo 908 8-B, 3 maj 26

La interesa simpozio de Kultura Centro Esperantista, okazinta 1-3 majo 2026 en Ĉaŭdefono, alvenis interalie al la konkludo ke la ekzistantaj esperanto-kursoj plej ofte transdonas nur la konon de gramatiko kaj vortaro, sed apenaŭ ion pri la kulturo kaj des malpli pri la socikono. Por niaj instruistoj, eĉ se temas pri adolta lernantaro, la lingvo ŝajnas nenio pli ol komunikilo.

Tion oni komprenis el la atestoj de Giacomo Comincini, Rubèn Fernández, Alessio Giordano, Andrea Vaccari, post historiografie enkonduka prelego de Giorgio Silfer pri la diversaj modeloj de esperantisto, laŭ la instrumetodoj: homarano, parolanto, kongresano, lingva scivolulo…

Utilus, ene de la Esperanta Civito, studgrupo pri la necesaj elementoj por moderna lernolibro kie la esperantaj kulturo kaj socikono, pere de adekvata ekzercaro, proponu novan modelon de esperantisto.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.